воскресенье, 2 октября 2011 г.

La nova formato de la lingvaj festivaloj.

La 23-an kaj la 24-an de septembro 2011 en Ufa, ĉefurbo de Baŝkortostano, en la sino de la Baŝkiria Ŝtata Universitato okazis la Internacia festivalo de lingvoj. Kutime la lingvaj festivaloj estas organizataj de esperantistoj, sed la unua baŝkiria festivalo de lingvoj estis plene direktata de neesperantistoj. La ideon de la lingvaj festivaloj alportis al la universitatestroj Diana Mironova, kiu nur antaŭ nelonge eklernis esperanton post partopreno en, ŝajne, Ĉeboksara LF. Tiel tute neatendite la iniciaton por okazigo de la lingva festivalo en Baŝkirio transprenis surprize eĉ tri patronoj: la Ministerio pri klerigado en Baŝkortostano, la Komitato de la Baŝkortostana Respubliko pri UNESKO kaj la Baŝkiria ŝtata universitato. Povas esti ke tiu ĉi "tri-ĉevala jungitaro" estis planita de pli supere - nome de la nova prezidanto de Baŝkortostano Rustem Ĥamitov, kiu aktuale multe "deklamas" pri la neceso altigi prestiĝon de Baŝkortostano en la sfero de internaciaj kontaktoj.

Estis elpaŝintaj 88 lingvo-prezentantoj, inklude la esperantistan duopon - Nina Cvileneva kaj Gafur Gazizi. En la prezentoj la vasta inteligenta publiko (proksimume 500 personoj) povis konatiĝi en diversaj aŭloj (multaj estis bone ekipitaj per modernaj demonstriloj) kun 42 lingvoj (sed proponoj estis por 47 lingvoj). La multkolorecon al la festivalo donis partopreno de pli ol deko da eksterlandanoj (plejparte lokaj aliland- devenaj studentoj) el: Armenio, Bulgario, Ĉinio, Germanio, Kazaĥio, Holando, Vjetnamio kaj eĉ kelkaj afrikaj landoj. La festo estis sufiĉe solida kaj bedaŭrinde tre ekspresa kun multaj fiasketoj kaj malagrablaj momentoj kaj daŭrinta nur dum du duontagoj (ne estis aranĝitaj interkonaj vesperoj nek dancoj). Tamen post la festivalo mi kiel poeto kaj "ĉefa esperantisto" en Baŝkirio estis invitita kune kun Diana Mironova (la ĉefa movilo de la tuta entrepreno) al la ekzekutiva direktoro de la Baŝkortostan-respublika Komitato pri UNESKO s-ro Uljfat Jumaguzin en kies kabineto ni konversaciis preskaŭ du horojn. Dank'al la interparolo estis ellaborita projekto pri jam tradicia okazigado de internaciaj lingvaj festivaloj en Baŝkortostano kaj estis promesita ke la dua baŝkiria festivalo estos organizota sub la kontrolo de la baŝkortostana registaro kaj same sub aŭspicioj de la Komitato de la respubliko Baŝkortostano pri UNESKO. Mi kun plezuro invitas ĉiujn en-kaj ekster-landajn esperantistojn al la Dua Internacia Lingva Festivalo en Baŝkortostano, kiu devas okazi maje en 2011. Atendu pli detalajn informojn persone kaj permesaĝe de Gafur Gazizi.

Комментариев нет:

Отправить комментарий